Artikolo de @RevuoMonato (2023:01) pri la nuna situacio en #Libio
Kompleta artikolo (por abonantoj): monato.be/2023/013210.php
Por legi kelkajn interesajn partojn, jen 🧵(1/7)
La 28an de oktobro 2022 la Sekureca Konsilio de #UN unuanime aprobis
rezolucion, kiu plilongigis la mandaton
de la Subtena Misio de UN en Libio ĝis la 31a de oktobro 2023. Samtempe ĝi
bonvenigis la nomumon Abdoulaye
Bathily kiel speciala kunordiganto. 2/7
La posteno de kunordiganto estis vaka ekde la fino de novembro 2021, kiam
la diplomato kaj eks-ministro #Kubiš post
dek monatoj neatendite forlasis tiun postenon. 3/7
Libio estas en konstanta ĥaoso ekde 2011,
kiam ribelantoj, subtenataj per aviadilaj atakoj de #NATO, mortigis la diktatoron Muamar #Kadafi. Post armilaj enlandaj konfliktoj kaj disputoj inter la oriento kaj okcidento de la lando, aperis du rivalaj kaj konkurencaj registaroj. 4/7
La „registaro de nacia unueco” havas sian sidejon en #Tripolo. Ĝi estas internacie agnoskita kaj subtenata de #UN, #EU, 🇮🇹, 🇹🇷 kaj 🇶🇦. Tiu ĉi registaro, gvidata de Abdul Hamid #alDbeibeh, preparis prezidantajn kaj parlamentajn elektojn en 2021, kiuj finfine ne okazis. 5/7
La dua registaro havas sian sidejon en la historia urbo Tobruk en la oriento de la lando. Ĝi estas subtenata de la t.n. „#Libia Nacia Armeo” de Khalifa Belqasim #Haftar kaj internacie de #Rusio, #Francio, #Egiptio kaj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. 6/7
Ĝis nun ĉiuj diplomatiaj klopodoj solvi la krizon malsukcesis. Ekde la kreado de la Subtena Misio en #Libio en 2011 jam estis nomumitaj sep altrangaj diplomatoj de diversaj ŝtatoj kiel estroj de la misio. 7/7
(1/6) La Rainbow Warrior estis ŝipo de la medioprotektista organizaĵo Greenpeace, kiu estis sinkita en 1985 en la haveno de Auckland, Nov-Zelando. La sinkigo de la Rainbow Warrior estis unu el la plej kontestataj krimoj en la historio de Nov-Zelando
(2/6) La sinkigon de la ŝipo, uzita fare de Greenpeace por kampanji kontraŭ nuklea testado kaj aliaj medio-problemoj, kaŭzis internacian konflikton inter la franca registaro kaj la registaroj de Nov-Zelando kaj Aŭstralio.
(3/6) La ŝipo estis sinkigita la 10-an de julio 1985 en la haveno de Auckland per bomboj metitaj fare de agentoj de la franca sekreta servo, Direction Générale de la Sécurité Extérieure (DGSE). La sinkigo rezultigis la morton de unu aktivulo, Fernando Pereira.
(1/4) En Malio, tri armitaj grupoj, membroj de la Platformo de Koordinado de la Movadoj de Azawad (Cma) komunikis en la nordorienta urbo Kidal, ke ili kunfandiĝis. #Malio#Esperanto
(2/4) Temas pri la Movado por la Liberigo de #Azawad (Mnla), la Araba Movado de Azawad (Maa) kaj la Alta Konsilio por Unueco de Azawad (Hcua), kiuj celas fortigi sian pozicion en la traktado kun la registaro de #Malio.
(3/4) La membroj de la nova alianco ĵus ĉesiĝis sian partoprenon en la decid-faraj organoj de la paca interkonsento en Alĝero, asertante, ke la malia registaro volas rompi la akordojn.
Jam pli ol unu jaro kiel redaktoro de la politika rubriko de @RevuoMonato.
Tiu ĉi laboro plaĉas al mi, sed samtempe estas frustra. 🧵1/5
2/5 Ekde mia redaktiĝo en mia rubriko aperis artikoloj de novaj kontribuantoj - ankaŭ el landoj, pri kiuj oni ne raportis (en la lastaj jaroj aŭ iam ajn).
3/5 Tio postulas ege fortoraban laboron. La afero tamen estas plidaŭriginda - multas la landoj (ekz: ĉiuj tiuj mezorientaj) ankoraŭ ne "kovritaj".